El la «Kanteletar»
LA KNABINO ATENDANTA

La amat' se venus foje,
ho, se pasus li alvoje,
lian venon mi divenus,
mi eksentus, se li venus
eĉ en mejla malproksimo,
eĉ du mejlojn trans la limo.
Mi alflugus nub-simile,
ol kort-fumo pli facile,
ol fajrer' pli flugrapide,
kiel flagra flam', avide.
Kaj mi haltus nur apude,
buŝ-ĉe-buŝe, kiso-trude.
Mi la manon preme prenus,
eĉ serpenton se ĝi tenus,
kisojn al la buŝ' mi ŝutus,
eĉ venenon se ĝi gutus,
mi sur liajn ŝultrojn falus,
eĉ se l' Morto tie palus,
kuŝus mi ĉe lia flanko,
eĉ se el ĝi fluus sango.